starlit night

the night

lit with stars' light

lit by moon's light

oh so beautiful

oh so nice

this dreamscape

this skyscape

a starlit night

eo: diversaj enskribaĵoj

por pli bonigi mian aĉigantan esperanton

october 04, 2009 01:40am

eble...

la pastintajn 2 enskribaĵojn mi afiŝis je mia livejournal de esperanto, noktema, antaŭe. mi ĵus nun decidis afiŝi ilin ĉi tie ankaŭ.

sed nun mi pensas...

eble pli bonus, se mi kreas novan, taŭgan blogo de esperanto... ekzemple per wordpress ktp.

hmmm...

0 comments | Comment

october 04, 2009 01:35am

mia vortstoko aĉegas

*oscedas*

...estas post la 12 matene... mi esperas studi multe morgaŭ (vere "hodiaŭ") do mi enlitiĝu, sed unue *denove oscedas* mi decidis hazarde skribi, ke mi mendis 4 librojn per UEA ĉi-nokte. ĉar mia vortstoko de esperanto (sed ne nur tio) aĉegas, mi decidis, ke bonus lerni pli da vortojn per legolibroj ktp...

mi mendis:
- "Karlo" de Edmond Privat
- "Rakontoj por ĉiuj aĝoj" de Luiza Carol
- "Ridante lernu" de Lee Chong-Yeong
- "Ilustrita oficiala radikaro Esperanta por lernanto" de Luiz Portella

ankaŭ, per esperantisto je Twitter mi eksciis, ke estas kutima kunveno de esperantistoj en la ludo Dua Vivo: http://www.freewebs.com/duavivo/

...iel tiu novaĵo surprizas min multe.

0 comments | Comment

october 04, 2009 01:32am

hazarda enskribaĵo: studado de lingvoj

de pli ol 2 jaroj mi ne vere uzas esperanton. la kialo, kompreneble, estas ke mi transloĝis japanion kaj do mi volas studi ĉefe la japanan. vere, eĉ kiam mi foriros la japanion, mi volus uzi la japanan por laboro, do mi volas studi ĉefe la japanan ankaŭ por personaj kialoj. malgraŭ tio, mi ankoraŭ volas studi kaj uzi esperanton kaj aliajn lingvojn, precipe la francan.

2 jarojn antaŭe mia scio de esperanto estis multe pli bona ol nun. :`[ kiam ajn mi volas uzi esperanton, mi devas serĉi la vortojn, kion mi volas uzi kaj pro tio mi ofte ne volas uzi esperanton. "se nur mi ne ĉesis uzi ĝin," mi ofte pensas. sed vere, se mi ankoraŭ studis esperanton dum la pasintaj 2 jaroj, mi preskaŭ certas, ke mia japana lingvo estus pli malbona ol nune.

por iu kiel mi, serioze studi lingvon nepre signifas, ke oni ne povas studi serioze alian lingvon samtempe. se oni studas du lingvojn samtempe, oni nepre studas unu el la du lingvoj (aŭ eĉ ambaŭ) malpli serioze ol la alian pro manko de tempo ktp.

ekzemple: nun mi devas studi la japanan, sed anstataŭe mi skribas esperante.

studante esperanton aŭ la francan, oni perdas tempon por studi la japanan... studado de la japana estas mia plej grava prioritato.

ŭaaa!!! >_<;; kion mi faru??? la japanan plaĉas al mi, sed mi volas studi ankaŭ aliajn lingvojn...

ĉiukaze, nun mi devas studi la japanan... eble post ĉi tiu enskribaĵo mi ne skribos esperante denove ĝis post 2 jaroj.

0 comments | Comment

april 01, 2008 05:22am

reveno japanien

hireaŭ mi revenis japanien de unu semaja vojaĝo. mi iris usonen ĉar nuntempe mia avo malsanas. :[ antaŭ unu monate li havis koratakon kaj laŭ doktoroj li nur daŭre vivos ĝis post 6~7 monatoj plu... :/ do mi volis viziti lin kiel plej baldaŭ eble.

li fartis bonete dum mia vojaĝo, sed estis evidenta ke la koratako plu malbonigis lian sanon. post multaj jaroj lia sano ne bonis, sed la plej nuna koratako... li havas 91 jarojn kaj lia korpo ne povas daŭre subteni liajn malsanaĵojn. :[ mi tre ĝojas pro mi povas vidi ĝin denove. laŭ la diro de la doktoroj mi eble ne denove vidos ĝin. :`[

ĉi-vojaĝo estis mia unua vojaĝo usonen ek mi venis japanien. estis bona paŭzo de resti japanien, tamen nun mi lacas. hodiaŭ mi dormis MULTE, sed mi ankoraŭ lacas kaj mi devas labori morgaŭ. :[ espereble post mi dormos ĉi-nokte, mi ne plu multe lacos...

0 comments | Comment

march 16, 2008 12:44am

unua enskribaĵo

sal kaj bonvenon al la sekcieto de mia ttt-ejo, kie mi penos pratiki mian esperanton. mi eklernis esperanton antaŭ multaj jaroj sed jam delonge mi preskaŭ neniam uzas ĝin... pro tio mia nuna esperanto aĉegas. mi volas reakiri kaj konservi mian esperantan kapablon, sed mi nun loĝas japanie kaj do nuntempe mia studado de la japana lingvo estas la plej grava afero. mankas al mi tempo por esperanta studado kaj ofte mi praktikas la japanan anstaŭtaŭ esperanto... :/ sed mi penos!

antaŭe mi praktikis esperanton per blogo, kio estis tute esperantlingva: ĉi tie. sed delonge mi ne enskribis tie... se vi volas, vi povas rigardi tiun ttt-ejon (kaj la aĉan esperanton tie), sed espereble... mi enskribos ĉi tie pli ofte ol mi enskribis tie.

se mi iam eraras, bonvolu (mi petas vin) atentigi min. dankegon. <3

0 comments | Comment